Serĉi kaj anstataŭigi en Tabelilo

En kalkultabeloj vi povas trovi vortojn, formulojn, kaj stilojn. Vi povas navigi el unu rezulto al la sekva, aŭ vi povas emfazi ĉiujn kongruajn ĉelojn kune, tiam apliki alian formaton aŭ anstataŭigi la ĉelenhavon per alia enhavo.

La dialogo Serĉi kaj anstataŭigi

Ĉeloj povas enhavi tekston aŭ numeron enigitan rekte kiel en teksta dokumento. Sed ĉeloj ankaŭ povas enhavi tekston aŭ numerojn rezulte de kalkulo. Ekzemple, se ĉelo enhavas la formulon =1+2 ĝi vidigas la rezulton 3. Vi devas decidi ĉu serĉi por la 1 respektive 2, aŭ serĉi por 3.

Serĉi formulojn aŭ valorojn

Vi povas agordi en la dialogo Serĉi kaj anstataŭigi, aŭ serĉi la partojn de formulo, aŭ la rezultojn de kalkulo.

  1. Elektu menuerojn Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Serĉi kaj anstataŭigi.

  2. Alklaku je Pliaj agordoj por pligrandigi la dialogon.

  3. Elektu je "Formuloj" aŭ "Valoroj" en la listilo Serĉi en.

Per "Formuloj" vi trovos ĉiujn partojn de la formuloj.

Per "Valoroj" vi trovos la rezultojn de la kalkuloj.

Nota bildsimbolo

Eblas formati ĉelenhavon diverse. Ekzemple, formati numeron kiel valuton, vidigota kun valuta simbolo. Tiuj simboloj inkluziviĝas en serĉoj kiam la serĉa agordo Formatita vidigo estas enŝaltita.


Serĉi tekston

  1. Elektu menuerojn Redakti - Anstataŭigi por malfermi la dialogon Serĉi kaj anstataŭigi.

  2. Enigu la tekston serĉotan en la teksta kadro Serĉi.

  3. Aŭ alklaku je SerĉiSerĉi ĉiujn.

Kiam vi alklakas al Serĉi sekvan, Tabelilo elektas la sekvan ĉelon kiu enhavas vian tekston. Vi povas rigardi kaj redakti la tekston, kaj ree klaki al Serĉi sekvan por iri al la sekva trovita ĉelo.

  1. Se vi fermis la dialogon, vi povas premi la klavkombinon (+Maj+F) por trovi la sekvan ĉelon sen malfermi la dialogon.

  2. Apriore, Tabelilo serĉas la aktualan folion. Marku la butonon Ĉiuj folioj por serĉi tra ĉiuj folioj de la dokumento.

Se vi klakas al Serĉi ĉiujn, Tabelilo elektas ĉiujn ĉelojn kiuj enhavas vian elementon. Nun vi povas ekzemple agordi ĉiujn trovitajn ĉelojn al grasaj, aŭ apliki ĉelan stilon al ĉiuj kune.

La Navigilo

  1. Elektu menuerojn Vido - Navigilo for malfermi la fenestron de la Navigilo.

La Navigilo estas la ĉefa ilo por serĉi kaj elekti objektojn.

Uzu la Navigilon por enmeti objektojn kaj ligilojn en la sama dokumento aŭ el aliaj malfermaj dokumentoj.

Bonvolu subteni nin!