Apliki filtrilojn

Filtriloj kaj specialaj filtriloj ebligas al vi prilabori specifajn filtritajn vicojn (rikordojn) de datuma amplekso. En la kalkultabeloj en LibreOffice troviĝas diversaj eblecoj por apliki filtrilojn.

  1. Unu uzmaniero por la funkcio AĆ­tomate filtri estas rapide limigi la vidigon al rikordoj kun identaj enigoj en la datuma kampo.

  2. En la dialogo Kutima filtrilo, vi povas ankaƭ agordi ampleksojn, kiuj enhavas la valorojn en specifaj datumaj kampoj. Vi povas uzi la kutiman filtrilon por konekti la kondiĉojn kun aƭ logika KAJ aƭ logika AƬ operacio.

  3. La Speciala filtrilo ebligas ĝis ok filtrajn kondiĉojn. Per specialaj filtriloj vi enigas kondiĉojn rekte en la folion.

Konsileta bildsimbolo

Por forigi filtrilon, por ke vi ree vidu la ĉelojn, alklaku en la zono kie la filtrilo aplikiĝis, kaj elektu je Datumoj - Filtrilo - Restarigi filtrilon.


Nota bildsimbolo

Kiam vi elektas plurajn vicojn el zono kie filtrilo estas aplikita, tiu sekcio povas inkludi vicojn videblajn kaj vicojn kaƝitajn per la filtrilo. Se vi tiam aplikas formaton, aƭ forigas la elektitajn vicojn, tiu ago aplikas nur al la videblaj vicoj. Ĝi ne Ɲanĝas la kaƝitajn vicojn.


Nota bildsimbolo

Tio estas mala al vicoj kiujn vi kaƝis per la komando Formato - Vicoj - KaƝi vicojn. Permane kaƝitaj vicoj foriĝas kiam vi forigas sekcion kiu enhavas ilin.


Bonvolu subteni nin!