Selecting Themes for Sheets

LibreOffice-Tabelilo liveriĝas kun antaŭe agorditaj formataj etosaroj kiujn vi povas apliki al viaj kalkultabeloj.

Ne eblas aldoni etosojn al Tabelilo, kaj ne eblas ŝanĝi ilin. Tamen, vi povas ŝanĝi iliajn stilojn post aldoni ilin al kalkultabelo.

Antaŭ ol formati folion per etoso, vi devas apliki almenaŭ unu propran ĉelan stilon al la ĉeloj en la folio. Vi povas tiam ŝanĝi la ĉelan formaton elektante kaj aplikante etoson en la dialogo Elekti etoson.

Por apliki propran ĉelan stilon al ĉelo, vi povas malfermi la fenestron Stiloj kaj, en ĝia malsupra listilo, agordi la vidon Propraj stiloj. Listo de la ekzistantaj propraj ĉelaj stiloj vidiĝos. Duoble alklaku nomon en la fenestro Stiloj por apliki tiun stilon al la elektitaj ĉeloj.

Por apliki etoson al kalkultabelo:

  1. Alkalku al la bildsimbolo Elekti etoson en la breto Iloj.

    Icon Themes

    Choose Themes

    Aperas la dialogo Elekti etoson. Tiu dialogo listigas la disponeblajn etosojn por la tuta kalkultabelo kaj la fenestro Stiloj listigas la proprajn stilojn por specifaj ĉeloj.

  2. En la dialogo Elekti etoson, elektu la etoson aplikotan al la kalkultabelo.

  3. Alklaku al Akcepti.

    Tuj kiam vi elektas alian etoson en la dialogo Elekti etoson, iuj atributoj de la propra stilo aplikiĝas al la aktuala kalkultabelo. La ŝanĝoj tuj vidiĝas en via kalkultabelo.

Bonvolu subteni nin!