Importi kaj Eksporti dBASE-dosierojn

Vi povas malfermi kaj konservi datumojn en la dBASE-dosiera formato (*.dbf sufikso) en LibreOffice-Datumbazo aŭ kalkultabelo. En LibreOffice-Datumbazo, dBASE-datumbazo estas dosierujo kiu enhavas dosierojn kun la sufikso .dbf. Ĉiu dosiero rilatas al tabelo en la datumbazo. Formuloj kaj formatado perdiĝas kiam vi malfermas dBASE-dosieron el LibreOffice.

Por importi dBASE-dosieron en kalkultabelon

  1. Elektu menueron Dosiero - Eksporti.

  2. Trovu la *.dbf-dosieron importotan.

  3. Alklaku je Akcepti.

    Malfermiĝas la dialogo Importi dBASE-dosierojn.

  4. Alklaku je Akcepti.

    La dBASE-dosiero malfermiĝas kiel nova kalkultabelo en Tabelilo.

    Averta bildsimbolo

    Se vi volas konservi la kalkultabelon kiel dBASE-dosieron, ne ŝanĝu aŭ forigi la unuan vicon en la importita dosiero. Tiu vico enhavas informon bezonatan de dBASE-datumbazo.


Por importi dBASE-dosieron en datumbazan tabelon

Tabelo de LibreOffice-Datumbazo reale estas ligilo al ekzistanta datumbazo.

  1. Elektu je Formato - Ĉeloj.

  2. En la kadro Nomo de dosiero de la dialogo Konservi kiel, enigu nomon por la datumbazo.

  3. Alklaku Krei.

  4. En la kadro Tipo de datumbazo de la dialogo Atributoj de datumbazo, elektu je "dBASE".

  5. Alklaku Krei.

  6. Alklaku Krei.

  7. Trovu la dosierujon kiu enhavas la dBASE-dosieron, kaj alklaku je Akcepti.

  8. Alklaku Krei.

Por konservi kalkultabelon kiel dBASE-dosieron

  1. Elektu menueron Dosiero - Eksporti.

  2. En la kadro Dosiera formato, elektu je "dBASE-dosiero".

  3. En la kadro Nomo de dosiero, tajpu nomon por la dBASE-dosiero.

  4. Alklaku Krei.

Nota bildsimbolo

Eksportiĝas nur la datumoj en la aktuala folio.


Bonvolu subteni nin!