Elekti eligajn ampleksojn por pivota tabelo

Klaku al la butono Pli en la dialogo Pivota tabelo. La dialogo etendiĝas.

Vi povas elekti nomitan amplekson en kiu la pivota tabelo estas kreota, el la kadro Rezultoj al. Se la rezulta amplekso ne havas nomon, enigu la koordinatojn de la supra maldekstra ĉelo de la amplekso en la kampo ĉe la dekstro de la kadro Rezultoj al. Vi povas ankaŭ alklaki en la taŭga ĉelo por havi la koordinatojn enigitaj laŭe.

Se vi markas la markobutonon Malatenti malplenajn vicojn, ili ne traktiĝos kiam la pivota tabelo kreiĝas.

Se la markobutono Identigi kategoriojn estas markita, la kategorioj identiĝos laŭ siaj titoloj kaj atribuiĝos laŭe kiam la pivota tabelo kreiĝas.

Malfermi dosieron kun ekzemplo:

Bonvolu subteni nin!