Ĉeloj en valuta formato
En LibreOffice-Tabelilo vi povas havigi al numeroj ajnan valutan formaton. Kiam vi klakas al la bildsimbolo icon en la breto por formati numeron, la ĉelo havas la aprioran valutan formaton agorditan sub .
Interŝanĝi dokumentojn de LibreOffice-Tabelilo povas kaŭzi miskomprenojn, se via dokumento de LibreOffice-Tabelilo estas ŝargita de uzanto kiu uzas malsaman aprioran valutan formaton.
En LibreOffice-Tabelilo vi povas agordi, ke numero kiun vi formatis kiel "1,234.50 €", restos en eŭroj en alia lando kaj ne iĝas dolaroj.
Vi povas ŝanĝi la valutan formaton en la dialogo
(elektu langeton ) laŭ du landaj agordoj. En la fallisto elektu la bazajn agordon por dekuma kaj mila disigiloj. En la listujo vi povas elekti la valutan simbolon kaj ties pozicion.-
Ekzemple, se la lingvo estas agordita al "Apriora" kaj vi uzas germanan lokaĵaron, la valuta formato estas "1.234,00 €". Punkto uzatas antaŭ la milaj ciferoj kaj komo antaŭ la dekumaj lokoj. Se vi nun elektas la suban valutan formaton "$ Angla (US)" el la listujo
, vi havos la formaton "$ 1.234,00". Kiel vi vidas, la disigiloj restas samaj. Nur la valuta simbolo ŝanĝiĝis, sed la subkuŝanta formato de la notacio restas sama al la lokaĵara agordo. -
Se, sub
, vi konvertas la ĉelojn al "English (US)", la agordo anglalingva lokaĵaro ankaŭ ŝanĝiĝas kaj la apriora valuto nun estas "$ 1,234.00".