Importi kaj eksporti CSV-tekstajn dosierojn kun formuloj

Dosieroj de perkome disigitaj valoroj (CSV) estas tekstaj dosieroj kiuj enhavas la ĉelenhavon de unuopa folio. Komoj, punktokomoj, aŭ aliaj signoj estas uzeblaj kiel kampaj disigiloj inter la ĉeloj. Teksteroj aperas en citiloj, numeroj sen citiloj.

Por importi CSV-dosieron

  1. Elektu menueron Dosiero - Eksporti.

  2. En la kampo Tipo de dosiero, elektu la formaton "CSV-teksto". Elektu la dosieron kaj alklaku al Malfermi. Kiam dosiero havas la sufikson .csv, la dosiero estas aŭtomate rekonebla.

  3. Vi vidos la dialogon Importi tekston. Klaku al Akcepti.

Konsileta bildsimbolo

Se la csv-dosiero enhavas formulojn, sed vi volas importi la rezultojn de tiuj formuloj, elektu je - LibreOffice-Tabelilo - Vido kaj forigu la markon ĉe Formuloj.


Por eksporti formulojn kaj valorojn kiel CSV-dosierojn

  1. Klaku al la folio skribota kiel csv-dosiero.

  2. Se vi volas eksporti la formulojn kiel formulojn, ekzemple, en la formo =SUMO(A1:B5), faru jene:

    Elektu menuerojn - LibreOffice-Tabelilo - Vido.

    Sub Vidigo, marku la butonon Formuloj. Alklaku je Akcepti.

    Se vi volas eksporti la kalkulitajn rezultojn anstataŭ la formulojn, ne marku je Formuloj.

  3. Elektu je Dosiero - Konservi kiel. Vi vidos la dialogon Konservi kiel.

  4. En la kampo Tipo de dosiero elektu la formaton "CSV-teksto".

  5. Enigu la nomon kaj klaku al Konservi.

  6. En la dialogo Eksporti tekstajn dosierojn kiu aperas, elektu la signaron kaj la kampon kaj disigilojn por la datumoj eksportotaj, kaj konfirmu per Akcepti.

  7. Se necesas, post vi konservis, vakigu la elektobutonon Formuloj por revidigi la kalkulitajn rezultojn en la tabelo.

Bonvolu subteni nin!