Protekti ĉelojn kontraŭ ŝanĝoj

En LibreOffice-Tabelilo vi povas protekti foliojn kaj la tutan dokumenton. Vi povas elekti ĉu la ĉeloj estu protektataj kontraŭ akcidenta ŝanĝo, ĉu la formuloj estu videblaj en Tabelilo, ĉu la ĉeloj estu videblaj aŭ ĉu la ĉeloj estu preseblaj.

Protekton povas regi pasvorton, sed tio ne necesas. Se vi agordis pasvorton, eblas forigi la protekton nur post enigo de la pasvorto.

Notu ke la ĉelprotekto por ĉeloj per la atributo Protektita efikas nur kiam vi protektas la tutan folion. En la apriora stato, ĉiu ĉelo havas la atributon Protektita. Tial vi devas forigi la atributon speciale por tiuj ĉeloj kiujn la uzanto rajtas ŝanĝi. Tiam protektu la tutan folion kaj konservu la dokumenton.

warning

Tiuj protektoj estas nur ŝaltiloj por malhelpi akcidentan agon. La funkcioj ne celas sekuran protekton. Ekzemple, eksportante folion al alia dosiera formato, uzanto eble povas eviti la protekton. La sola sekura protekto estas la pasvorto kiun vi povas apliki kiam vi konservas OpenDocument-dokumenton. Oni povas malfermi dosieron konservita per pasvorto nur per tiu sama pasvorto.


  1. Elektu la ĉelojn kies protektajn atributojn vi volas agordi.

  2. Elektu je Formato - Ĉeloj kaj klaku al la langeto Ĉelprotektado.

  3. Elektu la protektajn eblojn bezonatajn. Ĉiuj agordoj aplikiĝas nur kiam vi protektas la folion en la menuo Iloj - vidu sube.

    Malmarku je Protektita por permesi la uzanton ŝanĝi la aktuale elektitajn ĉelojn.

    Elektu je Protektita por malebligi ŝanĝojn al la enhavo kaj la formato de ĉelo.

    Eleku je Kaŝi formulon por kaŝi kaj protekti formulojn kontraŭ ŝanĝoj.

    Elektu je Kaŝi dum presado por kaŝi protektitajn ĉelojn en la presita dokumento. La ĉelo ne kaŝiĝas en la ekrano.

  4. Alklaku je Akcepti.

  5. Apliki la protektajn agordojn

    To protect the cells from being changed, viewed or printed according to your settings in the Format - Cells dialog, choose Tools - Protect Sheet.

    Por protekti la strukturon de la dokumento, ekzemple la nombron, names, kaj ordon de la folioj, kontraŭ ŝanĝo, elektu je Iloj - Protekti kalkultabelan strukturon.

  6. (Malnepre) enigu pasvorton.

    warning

    Se vi forgesas vian pasvorton, vi ne povas malaktivigi la protekton. Se vi volas protekti nur ĉelojn kontraŭ akcidentaj ŝanĝoj, agordu la folian protekton, sed ne enigu pasvorton.


  7. Alklaku je Akcepti.

Bonvolu subteni nin!