Enigi valorojn

Tabelilo povas simpligi enigi datumojn kaj valorojn en plurajn ĉelojn. Vi povas ŝanĝi iun agordojn por konformigi ilin al viaj preferoj.

Por permane enigi valorojn en ĉelaron

Du funkcioj helpas kiam vi permane enigas datumblokon.

Detekti zonon por novaj vicoj

En la vico sub titola vico, vi povas movi de unu ĉelo al la sekva per la Taboklavo. Kiam vi enigas valoron en la lastan ĉelon de la aktuala vico, premu je Enigi. Tabelilo lokas la kursoron sub la unua ĉelo de la aktuala bloko.

detekti zonon

En vico 3, premu je Tab por movi de ĉelo B3 al C3, D3, E3. Tiam premu je Enigi por movi la kursoron al B4.

Elekti zonon

Ŝovu kaj demetu por elekti la zonon kie vi enigos valorojn. Sed komencu ŝovi el la lasta ĉelo de la zono kaj malpremu la musbutonon kiam vi estas elektinta la unuan ĉelon. Ekenigi valorojn. Ĉiam premu la Taboklavon por movi al la sekva ĉelo. Vi ne movos el la elektita zono.

elekti zonon

Elektu la zonon de E7 al B3. Nun B3 atendas vian enigon. Premu je Tabo por movi al la sekva ĉelo en la elektita zono.

Por aŭtomate enigi valorojn en ĉelaron

See Aŭtomate enigi datumojn bazitajn sur apudaj ĉeloj.

Bonvolu subteni nin!