Aŭtomate plenigi datumojn bazite de apudaj ĉeloj

Vi povas aŭtomate plenigi ĉelojn per datumojn per la komando Aŭtomate plenigi aŭ per la komando Serio.

Uzi Aŭtomate plenigi

Aŭtomate plenigi aŭtomate generas datuman serion bazitan sur specifa ŝablono.

  1. En folio, klaku al ĉelo, kaj tajpu numeron.

  2. Alklaku en alia ĉelo kaj alklaku en la ĉelo kie vi tajpis la numeron.

  3. Ŝovu la plenigan tenilon en la malsupra dekstra angulo de la ĉelo trans la ĉelojn plenigotajn, kaj maltenu la musbutonon.

    La ĉeloj pleniĝas per kreskantaj numeroj.

Konsileta bildsimbolo

Por rapide krei liston de sinsekvaj tagoj, enigu je Lundo en ĉelo, kaj ŝovu la plenigan tenilon.


Tenu je se vi ne volas plenigi la ĉelojn per malsamaj valoroj.

Nota bildsimbolo

Se vi elektas du aŭ pliajn apudajn ĉelojn kiuj enhavas malsamajn numerojn, kaj ŝovas, la restantaj ĉeloj pleniĝas per la aritmetika ŝablono kiu estas rekonita en la numeroj. La funkcio Aŭtomate plenigi ankaŭ rekonas proprajn listojn difinitajn sub - LibreOffice-Tabelilo - Ordigi listojn.


Konsileta bildsimbolo

Vi povas duoble alklaki la plenigan tenilon por aŭtomate plenigi ĉiujn vakajn kolumnojn de la aktuala bloko. Ekzemple, unue enigu je Jan en A1 kaj ŝovu la plenigan tenilon malsupren al A12 por fari la dudek du monatojn en la unua kolumno. Nun enigu valorojn en B1 kaj C1. Elektu tiujn du ĉelojn, kaj duoble alklaku la plenigan tenilon. Tio aŭtomate plenigas la datuman blokon B1:C12.


Uzi difinitan serion

  1. Elektu la ĉelaron en la folio plenigota.

  2. Elektu jeRedakti - Elekti ĉion.

  3. Elektu la parametrojn por la serio.

    Se vi elektas linian serion, la alkremento, kiun vi enigas, estas aldonota al ĉiu sinsekva numero en la serio por krei la sekvan valoron.

    Se vi elektas kreskan serion, la alkremento, kiun vi enigas, estas obligota je ĉiu sinsekva numero por krei la sekvan valoron.

    Se vi elektas datan serion, la alkremento, kiun vi enigas, estas aldonota al la tempunito kiun vi agordas.

Bonvolu subteni nin!