Kalkuli per datoj kaj horoj

En LibreOffice-Tabelilo, vi povas kalkuli per la valoroj de aktualaj dato kaj horo. Ekzemple, por kalkuli kiel aĝa vi estas en sekundoj aŭ horoj, sekvu la jenajn paŝojn:

  1. En kalkultabelo, enigu vian naskodaton en ĉelo A1.

  2. Enigu la jenan formulon en ĉelon A3: =NUN()-A1

  3. Preminte la enigoklavon vi vidos la rezulton en data formato. Ĉar la rezulto devus doni la diferencon inter du datoj kiel nombron da tagoj, vi devas formati ĉelon A3 kiel numeron.

  4. Loku la kursoron en ĉelon A3, dekstre alklaku por malfermi kuntekstan menuon kaj elektu je Formati ĉelojn.

  5. La dialogo Formati ĉelojn aperas. En la langeto Numeroj, la kategorio "Numero" aperos jam emfazita. La formato estas agordita al "Ĝenerala", kiu kaŭzas la rezulton de kalkulo enhavanta datojn vidiĝi kiel dato. Por vidigi la rezulton kiel numero, agordu la numeran formaton al "-1,234" kaj fermu la dialogon per la butono Bone.

  6. Vidiĝas la nombro da tagoj inter hodiaŭ kaj la agordita dato en ĉelo A3.

  7. Eksperimentu per kromaj formuloj: en A4 enigu je =A3*24 por kalkuli la horojn, en A5 enigu je =A4*60 por la minutoj, kaj en A6 enigu je =A5*60 por sekundoj. Premu la enigoklavon post ĉiu formulo.

La tempo post via naskodato kalkuliĝas kaj vidiĝas en la diversaj unuoj. La valoroj kalkuliĝas por la ekzakta momento kiam vi enigis la dato- formulon kaj premis la enigoklavon. Tiu dato ne ĝisdatiĝas aŭtomate, kvankam "Nun" daŭre ŝanĝiĝas. En la menuo Datumoj, la menuero Kalkuli - Aŭtomate kalkuli normale aktivas; tamen, aŭtomata kalkulado ne aplikiĝas al la funkcio NUN. Tio certigas ke via komputilo ne sole okupiĝas ĝisdatigadi la kalkultabelon.

Bonvolu subteni nin!