Borderoj en ĉelo difinitaj de uzanto

Oni povas apliki diversajn liniojn al elektitaj ĉeloj.

  1. Elektu ĉelon aŭ blokon da ĉeloj.

  2. Elektu je Formato - Ĉeloj.

  3. En la dialogo, alklaku langeton Borderoj.

  4. Elektu la borderajn agordojn aplikotajn kaj alklaku je Akcepti.

La agordoj en la areo Liniojn aranĝi estas uzeblaj por apliki plurajn borderajn stilojn.

Elekti ĉelojn

Depende de la elektaĵo de ĉeloj, la areo aspektas malsama.

Elektaĵo

Liniaranĝa areo

Unu ĉelo

borderoj kun unu ĉelo elektita

Ĉeloj en kolumno

borderoj kun kolumno elektita

Ĉeloj en vico

borderoj kun vico elektita

Ĉeloj en bloko de 2x2 aŭ pli

borderoj kun bloko elektita


Aprioraj agordoj

Alklaku iun el la bildsimboloj Aprioraj por agordi aŭ reagordi plurajn borderojn.

Ekzemploj

Elektu blokon de ĉirkaŭ 8x8 ĉeloj, kaj elektu je Formato - Ĉeloj - Borderoj.

apriora bildsimbola vico de langeto Borderoj

Nun vi povas daŭrigi por vidi kiujn liniojn la aliaj bildsimboloj agordos aŭ forigos.

Agordoj atribuitaj de uzanto

En la areo Difinita de uzantooni povas alklaki por agordi aŭ forigi liniojn unuope. La antaŭvido vidigas liniojn en tri malsamaj statoj.

Ripete alklaku eĝon aŭ angulon por ŝalti tra la tri malsamaj statoj.

Tipoj de linio

Bildo

Signifo

Nigra linio

solida linio por bordero atribuita de uzanto

Nigra linio agordas la rilatan linion de la elektitaj ĉeloj. La linio vidiĝas kiel punkta linio kiam oni elektas la linistilon 0,05 pt. Duoblaj linioj vidiĝas kiam oni elektas duoblan linistilon.

Griza linio

griza linio por bordero atribuita de uzanto

Griza linio vidiĝas kiam la rilata linio de la elektitaj ĉeloj ne ŝanĝiĝos. Neniu linio agordiĝos aŭ foriĝos ĉe tiu pozicio.

Blanka linio

blanka linio por bordero atribuita de uzanto

Blanka linio vidiĝas kiam la rilata linio de la elektitaj ĉeloj foriĝos.


Ekzemploj

Elektu blokon de ĉirkaŭ 8x8 ĉeloj, kaj elektu je Formato - Ĉeloj - Borderoj.

Alklaku la suban eĝon por agordi tre maldikan linion kiel la suba bordero. Ĉiuj aliaj linioj foriĝos el la ĉelo.

agordi maldikan suban borderon

Elektu pli dikan linian stilon kaj klaku al la suba eĝo. Tio agordas pli dikan linion kiel la suban borderon.

agordi dikan linion kiel borderon

Klaku al la dua Apriora bildsimbolo de la maldekstro por agordi ĉiujn kvar borderojn. Ripete alklaku la suban eĝon ĝis blanka linio vidiĝas. Tio forigas la suban borderon.

forigi suban borderon

Vi povas kombini kelkajn liniajn tipojn kaj stilojn. La lasta bildo montras kiel agordi dikajn eksterajn borderojn (la dikaj nigraj linioj), dum eventualaj diagonalaj linioj en la ĉelo ne ŝanĝiĝos (grizaj linioj).

speciala ekzemplo por ĉelaj borderoj

Bonvolu subteni nin!