Agordi fonajn kolorojn aŭ fonajn grafikaĵojn

Vi povas agordi fonan koloron aŭ uzi grafikaĵon kiel fonon por ĉelaroj en LibreOffice-Tabelilo.

Apliki fonan koloron al kalkultabelo en LibreOffice-Tabelilo

  1. Elektu la ĉelojn

  2. Elektu je Formato - Ĉeloj (aŭ Formati ĉelojn en la kunteksta menuo).

  3. En la langeto Fono, elektu la fonan koloron.

Grafikaĵoj en la fono de ĉeloj.

  1. Elektu je Enmeti - Bildo - El dosiero.

  2. Elektu la grafikaĵon kaj klaku al Malfermi.

    La grafikaĵo enmetiĝas ankrita al la aktuala ĉelo. Vi povas movi kaj skali la grafikaĵon laŭplaĉe. En la kunteksta menuo, vi povas uzi la komandon Aranĝi - Al fono por loki tion en la fono. Por elekti grafikaĵon lokitan en la fono, uzu la Navigilon.

Bonvolu subteni nin!