Malaktivigi aŭtomatajn ŝanĝojn
Apriore, LibreOffice aŭtomate korektas multajn oftajn tajperarojn kaj aplikas formaton dum vi tajpas. Vi povas tuj malfari aŭtomatan ŝanĝon per Komando Stir+Z.
La jena montras kiel malŝalti kaj reŝalti la aŭtomatajn ŝanĝojn en LibreOffice Tabelilo:
Aŭtomata teksto aŭ numerkompletigo
Kiam oni enigas ion en ĉelon, LibreOffice Tabelilo aŭtomate proponas kongruan enigon trovitan en la sama kolumno. Ĉi tiu funkcio nomiĝas Aŭtomata enigo.
Por enŝalti/malŝalti la Aŭtomatan enigadon, marku aŭ malmarku je Iloj - Aŭtomata teksto.
Aŭtomate konverti al data formato
LibreOffice Tabelilo aŭtomate konvertas specifajn tekstojn al datoj. Ekzemple, la enigaĵon 1.1 eble ĝi interpretas kiel januaro 1a de la aktuala jaro,laŭ la lokaĵara agordaro de via mastruma sistemo, kaj vidigas ĝin laŭ la data formato aplikita al la ĉelo.
Por certigi ke enigaĵo interpretiĝos kiel teksto, enigu apostrofon ĉe la komenco de la enigaĵo. La apostrofo ne vidiĝos en la ĉelo.
Anstataŭigi citilojn per propraj citiloj
Elektu je Iloj - Aŭtomate korekti - Agordoj por aŭtomate korekti. Iru al la langeto Lokadaptita agordaro kaj malmarku je Anstataŭigi.
Ĉelenhavo ĉiam komenciĝas per majusklo
Elektu je
. Iru al la langeto . Malmarku je .Anstataŭigi vorton per alia vorto
Elektu je
. Iru al la langeto . Elektu la vortoparon kaj alklaku al .