RSet Statement

Ĝisrandigas dekstren ĉenon en ĉena variablo, aŭ kopias propre difinitan variablan tipon al alia.

Syntax:


RSet Text As String = Text or RSet Variable1 = Variable2

Parameters:

Text: Ĉena variablo.

Text: Ĉeno dekstren ĝisrandigota en la ĉena variablo.

Variable1: Propre difinita variablo kiu estas la celo por la kopiota variablo.

Variable2: Propre difinita variablo kiu estas la celo por la kopiota variablo.

Se la ĉeno estas malpli longa ol la ĉena variablo, RSet ĝisrandigas la ĉenon dekstren en la ĉena variablo. Eventuale restantaj signoj en la ĉena variablo anstataŭiĝas per spacetoj. Se la ĉeno estas pli longa ol la ĉena variablo, la ekstraj signoj foriĝas, kaj nur la restantaj signoj ĝisrandiĝas dekstren en la ĉena variablo.

Oni povas ankaŭ uzi la ordonon RSet por atribui variablojn de unu propre difinita tipo al alia.

La jena ekzemplo uzas la ordonojn RSet kaj LSet por modifi la maldekstren kaj dekstren ĝisrandigon de ĉeno.

Example:


Sub ExampleRLSet
Dim sVar As String
Dim sExpr As String
    sVar = String(40,"*")
    sExpr = "SBX"
    REM Ĝisrandigi dekstren je "SBX" en 40-signa ĉeno
    REM Anstataŭigu steletojn per spacetoj
    RSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(5,"*")
    sExpr = "123457896"
    RSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(40,"*")
    sExpr = "SBX"
    REM Ĝisrandigi maldekstren je "SBX" en 40-signa ĉeno
    LSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(5,"*")
    sExpr = "123456789"
    LSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
End Sub

Bonvolu subteni nin!