LSet Statement

Ĝisrandigas ĉenon al la maldekstro de ĉena variablo, aŭ kopias variablon de tipo propre difinita al alia variablo de malsama tipo propre difinita.

Syntax:


LSet Var As String = Text aŭ LSet Var1 = Var2

Parameters:

Var: Ĉena variablo kiu enhavas la ĉenon ĝisrandigotan maldekstren.

Text: Ĉeno ĝisrandigota al la maldekstro de ĉena variablo.

Var1: Nomo de variablo de propre difinita tipo al kiu kopii.

Var1: Nomo de variablo de propre difinita tipo de kiu kopii.

Se la ĉeno estas malpli longa ol la ĉena variablo, LSet ĝisrandigas maldekstren la ĉenon en la ĉena variablo. Eventuale restantajn poziciojn en la ĉena variablo anstataŭos spacetoj. Se la ĉeno estas pli longa ol la ĉena variablo nur la plejmaldekstraj signoj ĝis la longo de la ĉena variablo kopiiĝos. Per la ordono LSet, oni povas ankaŭ kopii variablon propre difinitan al alia variablo de la sama tipo.

Example:


Sub ExampleRLSet
Dim sVar As String
Dim sExpr As String
    sVar = String(40,"*")
    sExpr = "SBX"
    REM Ĝisrandigu je "SBX" en la 40-signa referenca ĉeno
    REM Anstataŭigu steletojn per spacetoj
    RSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(5,"*")
    sExpr = "123457896"
    RSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(40,"*")
    sExpr = "SBX"
    REM Ĝisrandigu maldekstren je "SBX" en la 40-signa referenca ĉeno
    LSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
    sVar = String(5,"*")
    sExpr = "123456789"
    LSet sVar = sExpr
    Print ">"; sVar; "<"
End Sub

Bonvolu subteni nin!