Comparison Operators

Komparaj operatoroj komparas du esprimojn. La rezulto liveriĝas kiel bulea esprimo kiu montras ĉu la komparo estas True (-1) aŭ False (0).

Sintakso:


Result = Expression1 { = | < | > | <= | >= } Expression2

Parametroj:

Result: Bulea esprimo kiu specifas la rezulton de la komparo (True, aŭ False)

Expression1, Expression2: Numeraj valoroj aŭ ĉenoj komparotaj.

Komparaj operatoroj

= : Egalas al

< : Malpli ol

> : Pli ol

<= : Malpli ol aŭ egala al

>= : Pli ol aŭ egala al

<> : Neegala al

Ekzemplo:


Sub ExampleUnequal
Dim sFile As String
DIM sRoot As String REM ' Dosierujo Root por dosiera en- kaj el-igaĵo
    sRoot = "c:\"
    sFile = Dir$( sRoot ,22)
    If sFile <> "" Then
        Do
            MsgBox sFile
            sFile = Dir$
        Loop Until sFile = ""
    End If
End Sub

Bonvolu subteni nin!