Helpo de LibreOffice 7.3
Konvertas ĉenan komparon aŭ numeran komparon al bulea esprimo, aŭ konvertas numeran esprimon al bulea esprimo.
CBool (Expression1 {= | <> | < | > | <= | >=} Expression2) or CBool (Number)
Bool
Expression1, Expression2: Ĉena aŭ numera esprimo komparotaj. Se la esprimoj kongruas, la funkcio CBool liveras la valoron True, alie False.
Number: Numera esprimo konvertota. Se la esprimo egalas al 0, False liveriĝas, alie True liveriĝas.
La jena ekzemplo uzas la funkcion CBool por komputi la valoron liverotan de la funkcio Instr. La funkcio kontrolas ĉu la vorto "kaj" troviĝas en la frazo tajpita de la uzanto.
Sub ExampleCBool
Dim sText As String
sText = InputBox("Bonvolu tajpi mallongan frazon:")
REM Komputi ĉu la vorto »kaj« troviĝas en la frazo.
REM Anstataŭ la komanda linio.
REM If Instr(Input, "kaj")<>0 Then...
REM la funkcio CBool faras jene:
If CBool(Instr(sText, "kaj")) Then
MsgBox "La vorto »kaj« troviĝas en la frazo kiun vi tajpis!"
EndIf
End Sub