"^" Operator

Altigas numeron al potenco.

Sintakso:


Rezulto = Esprimo ^ Eksponento

Parametroj:

Rezulto: Numera esprimo kiu enhavos la rezulton de la esprimo altigita al potenco.

Esprimo: Numera valoro altigota al potenco.

Eksponento: La valoro ĝis kia potenco Esprimo estas altigota.

Ekzemplo:


Sub Example
    Print ( 12.345 ^ 23 )
    Print Exp ( 23 * Log( 12.345 ) ) REM Altigas farante logaritmon
End Sub

Bonvolu subteni nin!