CurDir Function
Liveras variantan ĉenon kiu montras la aktualan vojprefikson de la specifita diskingo.
Sintakso:
CurDir [(Text As String)]
Liverota valoro:
Ĉeno
Parametroj:
Text: Ĉena esprimo kiu specifas ekzistantan diskingon (ekzemple, "C" por la unua diskparto de la unua fiksita disko.
Se oni ne specifis diskingon, aŭ se la ĝi estas senlonga ĉeno (""), CurDir liveras la vojprefikson de la aktuala diskingo. LibreOffice Basic raportas eraron se la sintakso de la diskingo estas malĝusta, se la diskingo ne ekzistas, aŭ se la inga litero troviĝas post la litero difinita en la dosiero CONFIG.SYS kun la ordono LastDrive.
Ĉi tiu funkcio ne estas usklecodistinga.
Ekzemplo:
Sub ExampleCurDir
Dim sDir1 As String , sDir2 As String
sDir1 = "c:\Test"
sDir2 = "d:\Private"
ChDir( sDir1 )
MsgBox CurDir
ChDir( sDir2 )
MsgBox CurDir
End Sub