Opening a Dialog With Basic

En la LibreOffice BASIC fenestro por dialogo, kiun vi kreis, eliru el la dialoga redaktilo alklakante la nomotabon de la modulo al kiu la dialog estas atribuita. La nomtabo estas ĉe la malsupro de la fenestro.

Entajpu la jenan kodon por subproceduro nomita Dialog1Show. En ĉi tiu ekzemplo, la nomo de la dialogo, kiun vi kreis, estas "Dialog1":


Sub Dialog1Show
    With GlobalScope.BasicLibraries
       If Not .IsLibraryLoaded("Tools") Then .LoadLibrary("Tools")
    End With
    oDialog1 = Tools.ModuleControls.LoadDialog("Standard", "Dialog1")
    oDialog1.Execute()
End Sub

Sen uzi de "LoadDialog" oni povas voki la kodon jene:


Sub Dialog1Show
    DialogLibraries.LoadLibrary("Standard")
    oDialog1 = CreateUnoDialog( DialogLibraries.Standard.Dialog1 )
    oDialog1.Execute()
End Sub

Kiam oni rulas ĉi tiun kodon, "Dialog1" malfermiĝas. Por fermi la dialogon, alklaku la ferman butonon (x) en ties titola breto.

Bonvolu subteni nin!