Formulara breto

La Formula breto ebligas krei kaj enmeti kalkulojn en tekstdokumenton. Por aktivigi la formulan breton, premu F2.

Ĉela referenco

Vidigas la pozicion de la ĉela kursoro en tabelo.

Formulo

Malfermas submenuon, el kiu oni povas enmeti formulon en la ĉelon de tabelo. Metu la kursoron en ĉelon en la tabelo aŭ ĉe la loko en la dokumento kie vi volas aperigi la rezulton. Alklaku la bildsimbolon Formulo kaj elektu la deziratan formulon el la submenuo.

Bildsimbolo

Formulo

Rezigni

Vakigas la enhavon de la enmeta kampo kaj fermas la formularan breton.

Bildsimbolo

Rezigni

Apliki

Transigas la enhavon de la enmeta kampo en la dokumenton kaj fermas la formulan breton. La enhavo de la enmeta kampo enmetiĝas ĉe la kursora pozicio en la dokumento.

Bildsimbolo

Apliki

Formula areo

Ebligas krei formulon tajpante rekte en la enmeta kampo aŭ alklakante la bildsimbolon Formulo por vidigi la formulojn en submenuo.

Formula areo kun formulo

Formula areo