Stata breto
La stata breto enhavas informojn pri la aktuala dokumento kaj provizas variajn butonojn kun specialaj funkcioj.
Lingvo
Vidigas la lingvon por la elektita teksto.
Alklaku por malfermi menuon kie vi povas elekti alian lingvon por la elektita teksto aŭ por la aktuala alineo.
Elektu je Neniu por ekskludi la tekston el literuma kontrolo kaj vortdividado.
Elektu je Reagordi al apriora lingvo, por reagordi la aprioran lingvon por la aktuala elektaĵo aŭ por la aktuala alineo.
Elektu je Plu por malfermi dialogon kun pluaj ebloj.
Cifereca subskribo
Vidu ankaux Ciferecaj subskriboj.
Zomi kaj vidigi aranĝon
Tri regiloj sur la Stato-breto de Verkilo ebligas ŝanĝi la zoman kaj vidan aranĝon de tekstdokumentoj.
La bildsimboloj de Vida aranĝo montras jenajn de maldekstre dekstren: Unuopa kolumna reĝimo.Vida reĝimo kun paĝoj flanke alflanke. Libra reĝimo kun du paĝoj kiel en malfermita libro.
Ŝovu maldekstren la ŝovregilon por zomado por montri pli da paĝoj, ŝovu dekstren por zomi paĝon kaj vidigi pli malgrandan areon de la paĝo.