Stiloj
Enhavas komandojn por apliki, krei, redakti, ĝisdatigi, ŝargi, kaj mastrumi stilojn en teksta dokumento.
Tekstaj stilaj elementoj
La elementoj inkluzivas plejmultajn alineajn, signajn kaj listajn stilojn. Alklaku al la stilo por apliki.
Vi povas adapti la liston de stilaj elementoj per la menuo Iloj - Adapti. Ĉar propraj stiloj apartenas al la dokumento, memoru konservi la adaptitan menuon en la dokumenta amplekso.
Redakti stilon
Malfermas la dialogujon Alinestilo de la aktuala alineo.
Ĝisdatigi stilon
Ĝisdatigi la alinean stilon per la rekta formatado aplikita al la aktuala alineo.
Nova stilo
Aldonas alinean stilon kun la agordoj de la aktuala elektaĵo. Invitos vin enigi la nomon de stilo.
Ŝargi stilojn
Importi stilojn el alia dokumento aŭ ŝablono en la aktualan dokumenton.
Administri stilojn
Malfermas laStila panelo en la flanka panelo.