Menuoj

La sekva sekcio listigas la helptemojn haveblajn por menuoj kaj dialogoj.

Note Icon

Por uzi la menuajn komandojn necesas elekti la fenestron kiu enhavas la dokumenton prilaborotan. Simile, necesas elekti objekton en la dokumento por uzi la menuajn komandojn rilatajn al la objekto.


Warning Icon

La menuoj estas kunteksodistingaj. Tio signifas ke tiuj menueroj disponeblas, kiuj rilatas al la laboro farata. Se la kursoro troviĝas en teksto, tiam ĉiuj menueroj disponeblas kiuj estas bezonataj por redakti la tekston. Se vi elektis grafikaĵon en dokumento, tiam vi vidos ĉiujn menuerojn uzeblajn por redakti grafikaĵon.


Dosiero

Ĉi tiuj komandoj rilatas al la aktuala dokumento, malfermas novan dokumenton, aŭ fermas la aplikaĵon.

Redakti

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn por redakti la enhavon de la aktuala dokumento.

Vido

Ĉi tiu menuo enhavas komandojn por regi la surekranan vidigon de la dokumento.

Enmeti

La menuo Enmeti enhavas komandojn por enmeti novajn elementojn en vian dokumenton. Tio inkluzivas bildojn, registraĵojn, simbolojn, piednotojn, kaj sekciojn.

Formato

Enhavas komandojn por formati la aranĝon kaj la enhavon de via dokumento.

Stiloj

Enhavas komandojn por apliki, krei, redakti, ĝisdatigi, ŝargi, kaj mastrumi stilojn en teksta dokumento.

Formularo

Enhavas komandojn por aktivigi formularskizan reĝimon, malfermi regilajn asistantojn kaj enmeti formularajn regilojn en vian tekstan dokumenton.

Tabelo

Montras komandojn por enmeti, redakti, kaj forigi tabelon kaj ties elementojn ene de tekstdokumento.

Iloj

Enhavas literumadajn ilojn, galerion de objektarto aldonebla de vi al via dokumento, samkiel ilojn por agordi menuojn, kaj agordi programpreferojn.

Fenestro

Enhavas komandojn por prilabori kaj vidigi dokumentfenestrojn.

Helpo

La Helpo-menuo ebligas al vi startigi kaj regi la Helpo-sistemon de LibreOffice.