Fajne agordi la Vortkompletigadon por tekstaj dokumentoj.

Se vi preferas ke LibreOffice aŭtomate kompletigu la vortojn ofte uzatajn de vi, vi povas plue agordi por rafini tiun konduton. Se vi volas, vi povas ankaŭ konservi la aktualan liston de kolektitaj vortoj por ke ĝi estu uzata en la sekva seanco.

Por fajne agordi vortkompletigadon, elektu je Iloj – Agordoj por aŭtomate korekti - Vortkompletigo kaj elektu iun el la jenaj agordoj:

Por enmeti pluan spaceton

Elektu je Postglui spaceton.

Note Icon

La spaceto postgluiĝos post kiam oni tajpas la unuan signon de la sekva vorto post la aŭtomate kompletigita vorto. La spaceto ne postgluiĝos se la sekva signo estas disigilo, ekzemple punkto aŭ novlinia signo.


Por agordi la klavon Akcepti

Elektu la klavon por akcepti la proponitan vorton uzante la listujon Akcepti per.

Por elekti la minimuman nombron da signoj

Uzu la keston Min. vortlongo por agordi la minimuman nombron de signoj vorto havu por esti kolektata en la listo.

Por elekti la amplekson de kolektotaj vortoj

Elektu je Kiam fermante dokumenton, konservu la liston por posta uzado en aliaj dokumentoj.

La listo validas por aliaj dokumentoj kiujn vi malfermos. Kiam oni fermos la lastan dokumenton de LibreOffice, la vortolisto foriĝos.

Se oni ne markis la markobutonon, la listo validas nur dum la aktuala procedo estas malferma.

Se vi deziras ke la vortolisto ekzistu post la aktuala seanco de LibreOffice, konservu ĝin kiel dokumenton, kiel priskribita en la sekva sekcio.

Por uzi la vortliston por pluaj seancoj

Note Icon

Se la eblo aŭtomate kontroli literumadon estas ŝaltita, kolektiĝos nur la vortoj rekonitaj de la kontrolado.


Uzu la vortoliston por ĉiam komenci per difinita aro de teknikaj terminoj por la vortkompetiga funkcio.

  1. Malfermu la tekstan dokumenton kiu enhavas la terminojn uzotajn por vortkompletigon.

    La vortkompletiga eblo kolektas la vortojn.

  2. Elektu ĉiujn aŭ iujn el la vortoj en la listo.

  3. Uzu je +C por kopii ĉiujn elektitajn vortojn en la tondejon. Algluu la enhavon de la tondejo en novan dokumenton kaj konservu ĝin por akiri liston de la kolektitaj vortoj.

    Poste vi povos malfermi la referencliston kaj aŭtomate kolekti la vortojn, tiel ke la vortkompletiga eblo komencas per difinita aro da vortoj.