Tezaŭro

Vi povas uzi la tezaŭron por ekzameni sinonimojn, kaj rilataj vortoj.

  1. Alklaku en la vorto kiun vi volas ekzameni.

  2. Elektu je Iloj - Lingvo - Thezaŭro, aŭ premu +F7.

  3. En la listo de Alternativoj, alklaku elementon por kopii tiun rilatan terminon al la teksta kadro "Anstataŭigi per".

  4. Malnepre duoble alklaku elementon por elserĉi rilatajn terminojn por tiu elemento. Ĉe via klavaro vi povas ankaŭ premi la suprenan sagon aŭ malsuprenan sagon por elekti elementon. Tiam premu la revenbutonon por anstataŭigi, aŭ premu la spacostangon por elserĉi.

  5. Alklaku je Akcepti.

Se oni aplikas malsaman lingvan agordon al vortoj, aŭ alineoj, uziĝas la tezaŭro por la aplikita lingvo.

Note Icon

Por elserĉi la vorton en alia lingvo, alklaku la butonon Lingvo, kaj elektu iun el la instalitaj tezaŭraj lingvoj. Tezaŭra biblioteko eble ne disponeblas por ĉiuj instalitaj lingvoj. Vi povas instali lingvon kiu havas tezaŭran bibliotekon el la retpaĝoKromprogramoj.


Se tezaŭra biblioteko estas instalita por la lingvo de vorto, la kunteksta menuo de la vorto vidigas submenuon Sinonimoj. Elektu terminon el la submenuo por anstataŭigi la vorton.

Kontroli literumadon kaj gramatikon

Vortdividi

Tezaŭro