Numerado kaj Numeradaj stiloj

Oni povas apliki numeradon al alineo mane aŭ per alinea stilo.

Por mane apliki numeradon

Por mane apliki numeradon, alklaku en la alineo, kaj alklaku la bildsimbolon Numerado Ek/For en la breto Formatado.

Note Icon

Ne eblas mane apliki numeradon al alineoj listigitaj sub "Specialaj stiloj" en la fenestro Stiloj.


Oni povas uzi la komandojn en la ilbreto Buloj kaj Numerado por redakti numeradan aŭ bulan liston. Por ŝanĝi la numeradan aŭ bulan formaton, alklaku la bildsimbolon Buloj kaj Numerado.

Por apliki numeradon per alinea stilo

Alineaj stiloj donas al vi pli grandan regadon pri numerado aplikata de vi en dokumento. Kiam vi ŝanĝas la numeradan formaton de la stilo, ĉiuj alineoj uzantaj la stilon estas aŭtomate ĝisdatigataj.

  1. Elektu je Vido - Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Alineaj stiloj.

  2. Dekstre alklaku la alinean stilon al kiu apliki numeradon, kaj elektu je Modifi.

  3. Alklaku la langeton Skemo kaj numerado.

  4. En la kadro Numerada stilo, elektu la tipon de numerado uzota.

  5. Alklaku je Akcepti.

  6. Apliku la stilon al la alineoj al kiuj vi volas aldoni numeradon.

Aldonado de buloj

Aldoni Numeradon

Turning off Bullets and Numbering for Individual Paragraphs

Kombini numerajn listojn

Uzi apudskribojn

Difini numerajn ampleksojn

Modifi numeradon en numera listo

Krei numeritajn aŭ bulajn listojn dum tajpado