Vortdividi

Apriore, LibreOffice movas vortojn kiuj estas troaj en iu linio al la sekva linio. Laŭplaĉe oni povas uzi manan aŭ aŭtomatan vortdividadon por eviti tian konduton.

Aŭtomate vortdividi

Aŭtomata vortdivido enmetas dividostrekojn kie ili estas bezonataj en alineo. Ĉi tiu agordo nur disponeblas por alineaj stiloj kaj unuopaj alineoj.

Por aŭtomate vortdividi tekston en alineo

  1. Dekstre alklaku en alineo, kaj tiam elektu menueron Alineo.

  2. Alklaku la langeton Teksta ĉirkaŭfluo.

  3. En la vortdivida kampo, marku la butonon Aŭtomate.

  4. Alklaku je Akcepti.

Por aŭtomate vortdividi tekston en pluraj alineoj

Por aŭtomate vortdividi pli ol unu alineon, uzu alinean stilon.

Ekzemple, ŝaltu la eblon aŭtomate vortdividi por la "Apriora" alinea stilo, kaj apliku la stilon al la alineoj vortdividtotaj.

  1. Elektu menuerojn Vido - Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Alineaj stiloj.

  2. Dekstre alklaku la alinean stilon vortdividotan, kaj elektu jeModifi.

  3. Alklaku la langeton Teksta fluo

  4. En la areo Vortdividi, marku la markbutonon Aŭtomate.

  5. Alklaku je Akcepti.

  6. Apliku la stilon al la alineoj vortdividotaj.

Mana vortdivido

Eblas enmeti vortdividon laŭplaĉe en linio, aŭ lasi al LibreOffice serĉi la vortojn dividi, kaj proponi eblan dividon.

Por mane vortdividi unuopajn vortojn

Por rapide enmeti streketon, alklaku en la vorto kie vi volas enmeti streketon, kaj premu je +Streketo(-).

Se oni enmetas manan dividostrekon en vorton, la vorto dividiĝos nur ĉe la mana dividostreko. Neniu plua aŭtomata dividostreko aplikiĝos al tiu vorto. Vorto kun mana dividostreko estos dividita sendepende de la agordoj en la langeto Teksta fluo

Por mane vortdividi tekston en elektaĵo

  1. Elektu la tekston vortdividotan.

  2. Elektu menuerojn Iloj - Lingvo - Vortdivido.

Kontroli literumadon kaj gramatikon

Tezaŭro

Ŝanĝi la aprioran ŝablonon

Preventi dividi specifajn vortojn

Teksta fluo