Enmetado, redaktado kaj ligado de tekstaj kadroj

Teksta kadro estas kontenero por teksto kaj grafikaĵoj kiun vi povas meti ien ajn sur paĝo. Vi ankaŭ povas uzi kadron por apliki kolumnan aranĝon al teksto.

Por enmeti tekstan kadron

  1. Elektu la tekston kiun vi volas inkluzivi en la kadro.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Kadro, and click OK.

Por redakti tekstan kadron

Por kaŝi tekston kontraŭ presado

Ĉiu teksta kadro de Verkilo estas agordebla al reĝimo kiu permesas vidi la tekston surekrane, sed kaŝas la tekston dum presado.

  1. Elektu la tekstan kadron (videblas la ok teniloj)

  2. Elektu je Formato - Kadro kaj objekto - Atributoj - Agordi

  3. En la areo Atributoj, malmarku la markobutonon Presi kaj alklaku butononAkcepti.

Por ligi tekstajn kadrojn

Oni povas ligi tekstajn kadrojn de Verkilo por ke iliaj enhavoj aŭtomate fluu de unu kadro al alia.

  1. Alklaku la eĝon de kadro ligotan. Elektiloj aperos ĉe la eĝoj de la kadro.

  2. En la breto Kadro, alklaku la bildsimbolon Ligi kadrojn Bildsimbolo.

  3. Alklaku la kadron al kiu ligi.

Eblas ligi kadrojn nur se:

Kiam oni elektas ligitan kadron, vidiĝos linio kiu ligas la ligitajn kadrojn.

Note Icon

La funkcio aŭtomate aligrandigi estas disponebla nur por la lasta kadro en serio da ligitaj kadroj.