Ŝanĝi la usklecon deteksto

Oni povas ŝanĝi la usklecon de teksto, formati tekston al malgrandaj majuskloj, aŭ majuskligi la unuan literon de ĉiu vorto en elektaĵo.

Note Icon

Kiam oni aplikas formaton al teksto per Formato - Signo, la teksto restas sama, ĝi nur aspektas alie. Aliflanke, kiam oni elektas menuerojnFormato - TekstoFormato - Teksto - Ŝanĝi usklecon, la teksto ŝanĝiĝos porĉiame.


Por majuskligi tekston

  1. Elektu la tekston majuskligotan.

  2. Faru iun el la jenaj:

    Elektu je Formato - Teksto - Majuskloj.

    Elektu je Formato - Signo, alklaku la langeton Tiparaj efektoj, tiam elektu la tipon de majuskligo en la kadro Efektoj. "Mujuskloj" majuskligas ĉiujn literojn. "Titolo" majuskligas la komencajn literojn de ĉiu vorto. "Malgrandaj majuskloj" majuskligas ĉiujn literojn, sed en pli malgranda tipara grando.

Por minuskligi tekston

  1. Elektu la tekston minuskligotan.

  2. Faru iun el la jenaj:

    Elektu je Formato - Teksto - Minuskloj.

    Elektu je Formato - Signo, alklaku la langeton Tiparaj efektoj, kaj elektu je "Minuskloj" en la kadro Efektoj.

Emfazado de teksto