Animacii tekston

Oni povas animacii nur tekston enhavatan en desegna objekto, ekzemple ortanguloj, linioj, aŭ tekstaj objektoj. Ekzemple, desegnu ortangulon, kaj duoble alklaku la ortangulon kaj tajpu tekston.

  1. Elektu la desegnan objekton kiu enhavas la tekston animaciotan.

  2. Elektu menuerojn Formato - Objekto - Tekstaj atributoj, kaj alklaku la langeton Teksta animacio.

  3. En la kadro Efekto , elektu la animacion deziratan.

  4. Agordu la atributojn de la efekto, kaj alklaku je Akcepti.