Krei dokumentan ŝablonon

Oni povas krei ŝablonon uzotan kiel la bazon por krei novajn tekstajn dokumentojn.

  1. Kreu dokumenton kaj enmetu la enhavon kaj formatajn stilojn bezonatajn.

  2. Elektu je Dosiero - Ŝablonoj - Konservi kiel ŝablonon.

  3. En la kadro Nova ŝablono , tajpu nomon por la nova ŝablono.

  4. Elektu kategorion por la ŝablono en la listo Kategorioj .

  5. Alklaku je Akcepti.

Por krei dokumenton bazitan sur la ŝablono, elektu je Dosiero - Nova - Ŝablonoj, elektu la ŝablonon, kaj alklaku je Malfermi.