Enmeti tabelojn

Kelkaj metodoj ebligas krei tabelon en teksta dokumento. Oni povas enmeti tabelon per ilbreto, per menua komando, aŭ el kalkultabelo.

Por enmeti tabelon el ilbreto

  1. Metu la kursoron en la dokumenton kie enmeti la tabelon.

  2. En la breto NormalaEnmeti, alklaku la sagon apud la bildsimbolo Tabelo.

  3. En la tabela krado, ŝovu por elekti la nombron da vicoj kaj kolumnoj bezonataj, kaj malpremu.

Por rezigni, ŝovu al la alia flanko ĝis Rezigni aperas en la antaŭrigarda areo de la krado.

Por enmeti tabelon per menua komando

  1. Metu la kursoron en la dokumenton kie enmeti la tabelon.

  2. Elektu menuerojn Tabelo - Enmeti tabelon.

  3. En la areo Grando, tajpu la nombron da vicoj kaj kolumnoj.

  4. Elektu la deziratajn agordojn, alklaku butonon OK.

Por enmeti tabelon el kalkultabelo de Tabelilo

  1. Malfermu la kalkultabelon de LibreOffice-Tabelilo kiu enhavas la ĉelaron enmetotan.

  2. En la kalkultabelo, ŝovu por elekti la ĉelojn.

  3. Elektu menuerojn Redakti - Kopii.

  4. En la teksta dokumento, faru iun el la jenaj:

Agordaro

Enmetiĝas kiel...

LibreOffice 6.1 kalkultabelo

OLE-objekto - kiel per +V aŭ ŝovu kaj demetu.

GDIMetaFile

Grafika

Bitbildo

Grafika

HTML

HTML-tabelo

Neformatita teksto

Nur teksto, taboj estas apartigiloj

Formatita teksto [RTF]

Teksta tabelo


Ŝovi kaj demeti ĉelan amplekson el kalkultabelo de Tabelilo

  1. Malfermu la kalkultabelon de LibreOffice-Tabelilo kiu enhavas la ĉelaron enmetotan.

  2. En la kalkultabelo, ŝovu por elekti la ĉelojn.

  3. Alklaku kaj tenu la musbutonon en la elektitaj ĉeloj.

  4. Ŝovu la elektitajn ĉelojn en la tekstan dokumenton.

Elekti tabelojn, vicojn kaj kolumnojn

Forigi tabelojn aŭ la enhavon de tabelo

Borderoj difinitaj de uzanto en tekstaj dokumentoj