Aldoni aŭ forigi vicon aŭ kolumnon en tabelo uzante la klavaron.
Oni povas enmeti aŭ forigi vicojn aŭ kolumnojn en tabeloj kaj ankaŭ dividi aŭ kunfandi ĉelojn per la klavaro.
-
Por enmeti novan vicon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, premu je OptionAlt+Enmeti, kaj tiam premu la suprenan aŭ malsuprenan sagan klavon. Vi ankaŭ povas movi la kursoron al la lasta ĉelo en la tabelo, kaj premi je Tab.
-
Por enmeti novan kolumnon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, premu je OptionAlt+Enmeti, kaj tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagan klavon.
-
Por dividi tabelan ĉelon anstataŭ enmeti kolumnon, premu je OptionAlt+Enmeti, kaj tenu je KomandoStir dum vi premas la dekstran aŭ maldekstran sagan klavon.
-
Por forigi vicon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, premu je OptionAlt+forigi, kaj tiam premu la suprenan aŭ malsuprenan sagan klavon.
-
Por forigi kolumnon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, premu je OptionAlt+Forigi, kaj tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagan klavon.
-
Por kunfandi tabelon en apudan ĉelon, metu la kursoron en la ĉelon, premu je OptionAlt+Forigi, tenu je KomandoStir, kaj premu la dekstran aŭ maldekstran sagan klavon.