Ĝisdatigi stilojn el elektaĵoj

  1. Elektu je Vido - Stiloj

  2. Alklaku la bildsimbolon de la stila kategorio ĝisdatigota.

  3. En la dokumento, alklaku tie, el kie vi volas kopii la ĝisdatigitan stilon. Ekzemple, alklaku alineon al kiu vi aplikis ian manan formatadon kiun vi nun volas kopii.

  4. En la fenestro Stiloj, alklaku la stilon ĝisdatigotan.

  5. Alklaku la sagon apud la bildsimbolo Nova stilo el elektaĵo kaj elektu submenueron Ĝisdatigi stilon.

Note Icon

Nur la mane formatitaj atributoj de la teksto ĉe la kursora pozicio en la dokumento aldoniĝos al la stilo elektita en la fenestro Stiloj. Atributoj aplikitaj kiel parto de stilo ne aldoniĝos al la ĝisdatigita stilo.