Krei novajn stilojn el elektaĵoj

Por krei novan stilon el permane formatita elektaĵo

  1. Elektu je Vido - Stiloj

  2. Alklaku la bildsimbolon de la stila kategorio kreota.

  3. Alklaku en la dokumento tie, de kie vi volas kopii la stilon, ekzemple, en alineo, al kiu vi mane aplikis formaton.

  4. Alklaku la sagon apud la bildsimbolo Nova stilo el elektaĵo kaj elektu je Nova stilo el elektaĵo el la submenuo

  5. Tajpu nomon en la kadro Nomo de stilo .

  6. Alklaku je Akcepti.

Por krei novan stilon per ŝovo kaj demeto

  1. Elektu je Vido - Stiloj

  2. Alklaku la bildsimbolon de la stila kategorio kreota.

  3. Elektu almenaŭ unu signon, aŭ objekton, en la stilo kopiota. Por paĝaj kaj kadraj stiloj, elektu almenaŭ unu signon aŭ objekton en la paĝo aŭ kadro.

  4. Ŝovu la signon aŭ objekton al la fenestro Stiloj kaj demetu ĝin.

    Por alinea kaj signa stiloj, vi povas ŝovi kaj demeti sur la rilatan bildsimbolon en la fenestro Stiloj. Vi ne devas antaŭe malfermi tiun stilan kategorion.

Note Icon

Ankaŭ eblas ŝovi kaj demeti kadron en la fenestron Stiloj por krei novan kadran stilon: Alklaku la kadron, atendu momente tenanta la musbutonon, sed ne movante la muson, tiam ŝovu al la fenestro Stiloj kaj demetu la kadron en la bildsimbolo Kadraj Stiloj.