Apliki stilojn en reĝimo pleniga formato

Eblas rapide apliki stilojn, ekzemple alineajn kaj signajn stilojn, en dokumento uzante la Formatplenigan reĝimon en la fenestro Stiloj.

  1. Elektu je Vido - Stiloj

  2. Alklaku la bildsimbolon de la stila kategorio aplikota.

  3. Alklaku la stilon, kaj tiam la bildsimbolon Formatpleniga reĝimo Bildsimbolo en la fenestro Stiloj.

  4. Movu la musan sagon al kie apliki la stilon en la dokumento, kaj alklaku. Por apliki la stilon al pli ol unu ero, ŝovu por elekti la erojn, kaj tiam malpremu.

  5. Premu je Esc kiam fininta.