Kontroli literumadon kaj gramatikon

Vi povas kontroli la literumadon kaj gramtikon de elektita teksto aŭ la tutan dokumenton.

Note Icon

Por kontroli la literumadon kaj la gramatikon de teksto, necesas instali taŭgajn vortarojn. Por multaj lingvoj ekzistas tri specoj de vortaroj: literumada kontrolilo, vortdivida vortaro, kaj tezaŭro. Ĉiu vortaro kovras nur unu lingvon. Gramatikokontroliloj estas elŝuteblaj kaj instaleblaj kiel kromprogramoj. Vidu la retpaĝon pri kromprogramoj.


La kontrolado de literumado komencos ĉe la kursora pozicio, aŭ ĉe la komenco de la teksto elektita.

  1. Alklaku en la dokumento, aŭ elektu la tekston kontrolotan.

  2. Elektu menuerojn Iloj - Literumado.

  3. Kiam ĝi trovas eblan eraron pri literumado, malfermiĝas la dialogo Literumado kaj gramatiko kaj LibreOffice proponas eblajn korektojn.

  4. Faru iun el la jenaj:

    Por akcepti korekton, alklaku la proponon, kaj alklaku je Ŝanĝi.

    Redaktu la frazon en la supra teksta kadro, kaj alklaku je Ŝanĝi.

    Por aldoni nekonatan vorton al propre difinita vortaro, alklaku je Aldoni al vortaro.