Konservi tekstajn dokumentojn en HTML-formato
Eblas konservi dokumenton de LibreOffice Verkilo en HTML-formato, por ke eblu vidigi ĝin per TTT-legilo. Oni povas ligi paĝan salton kun specifa titola alinea stilo por generi apartan HTML-paĝon tie, kie la stilo troviĝas en la dokumento. LibreOffice Verkilo aŭtomate kreas paĝon kiu enhavas hiperligilojn al ĉiu el tiuj paĝoj.
Kiam vi konservas tekstan dokumenton en HTML-formato, eventualaj grafikoj en la dokumento konserviĝas en la HTML-dokumenton kiel enkorpigitaj datumfluoj. LibreOffice provas konservi la originan formaton de grafikoj, t.e. JPEG-bildoj aŭ SVG-bildoj konserviĝos tiel en HTML. Ĉiuj aliaj grafikaj formatoj konserviĝos kiel PNG.
-
Apliku iun el la aprioraj titolaj alineaj stiloj de LibreOffice, ekzemple, "Titolo 1", al la alineoj kie generi novan HTML-paĝon.
-
Elektu menuerojn Dosiero - Sendi - Krei HTML-dokumenton.
-
En la kadro
, elektu la alinean stilon uzotan por generi novan HTML-paĝon. -
Enigu vojprefikson kaj nomon por la HTML-dokumento, kaj alklaku je Konservi.