Enmeti sekciojn

Oni povas enmeti novajn sekciojn, aŭ ligilojn al sekcioj en aliaj dokumentoj en la aktualan dokumenton. Se oni enmetas sekcion kiel ligilon, la enhavo de la ligilo ŝanĝigos kiam oni modifas la fontan dokumenton.

Por enmeti novan sekcion

  1. Alklaku en la dokumento kie enmeti novan sekcion, aŭ elektu la tekston konvertotan al nova sekcio.

    Se oni elektas tekston trovitan en alineo, la teksto aŭtomate konvertiĝas al nova alineo.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Sekcio.

  3. En la kadro Nova sekcio , tajpu nomon por la sekcio.

  4. Agordu la sekcion, kaj tiam alklaku al Enmeti.

Por enmeti sekcion kiel ligilon

Enmetonte sekcion kiel ligilon, necesas unue krei sekciojn en la fonta dokumento.

Kiam oni malfermas dokumenton kiu enhavas ligitajn sekciojn, LibreOffice invitas vin ĝisdatigi la enhavon de la sekcioj. Por mane ĝisdatigi ligilon, elektu menuerojn Iloj - Ĝisdatigi - Ligiloj.

Vi ankaŭ povas enmeti ligitajn sekciojn en HTML-dokumentojn. Kiam vi vidigas la paĝon en TTT-foliumilo, la enhavo de la sekcioj rilatas al la enhavo de la sekcioj je la tempo kiam la HTML-dokumento lastafoje estis konservita.

  1. Alklaku en la dokumento tie, kie la ligita sekcio estas enmetota.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Sekcio.

  3. En la kadro Nova sekcio , tajpu nomon por la sekcio.

  4. En la areo Ligilo , elektu la markobutonon Ligilo .

  5. Alklaku la butonon Foliumi apud la kadro Dosiernomo.

  6. Trovu la dokumenton kiu enhavas la sekcion al kiu ligi, kaj alklaku je Enmeti.

  7. En la kadro Sekcio , elektu la sekcion enmetotan.

  8. Alklaku je Enmeti.

Uzi sekciojn

Redakti sekciojn