Uzi ĵokerojn en tekstserĉoj

Eblas uzi ĵokerojn aŭ lokokupilojn por serĉi iujn neagorditajn signojn aŭ eĉ nevideblajn signojn.

Vi povas uzi ĵokerojn kiam vi serĉas kaj anstataŭigas tekston en dokumento. Ekzemple, "s.no" trovas "suno" kaj "sono".

  1. Elektu jeRedakti - Serĉi kaj anstataŭigi.

  2. Alkalku je Pluaj agordaĵoj por etendi la dialogon.

  3. Marku la markobutonon Regulaj esprimoj.

  4. En la kadro Serĉi, tajpu la serĉotan terminon kaj la ĵokero(j)n uzota(j)n en la serĉo.

  5. Alkalku al Serĉi sekvanSerĉi ĉiujn.

Ekzemploj de regulaj esprimoj

  1. La ĵokero por unu signo estas punkto (.).

  2. La ĵokero por neniu aŭ pliaj ekzempoj de la antaŭa signo estas steleto. Ekzemple: "123*" serĉos por "12" "123", and "1233".

  3. La ĵokera kombinaĵo por serĉi por neniu aŭ pliaj ekzempleroj de ajna signo estas punkto kaj steleto (.*).

  4. La ĵokero por la fino de alineo estas dolara signo ($). La ĵokera signa kombinaĵo por la komenco de alineo estas ĉapelo kaj punkto (^.).

  5. La ĵokero por taba signo estas \t.

Note Icon

Eblas serĉi regulajn esprimojn nur en la sama alineo. Tio estas, oni ne povas serĉi iun terminon en iu alineo kaj alian terminon en la sekva alineo.