Uzi mezuriloj

Por malkaŝi aŭ kaŝi mezurilojn, elektu menuerojn Vidigi - Mezurilo. Por malkaŝi la vertikalan mezurilon, elektu menuerojn - LibreOffice Verkilo - Vidigi, kaj elektu je Vertikala mezurilo en la areo Mezurilo.

Alĝustigi paĝomarĝenojn

La marĝenoj de paĝo estas indikataj per la plenigitaj areoj je la finoj de la mezuriloj.

Ŝanĝi krommarĝenojn

Krommarĝenoj estas ŝanĝeblaj per la tri malgrandaj trianguloj ĉe la horizontala mezurilo.

  1. Por ŝanĝi la krommarĝenon de la maldekstra aŭ dekstra alineo, elektu la alineo(j)n kies krommarĝenojn vi volas ŝanĝi, ŝovu la malsupran maldekstran aŭ la malsupran dekstran triangulon sur la horizontala mezurilo al nova loko.

  2. Por ŝanĝi la krommarĝenon de la unua linio de elektita alineo, ŝovu la supran maldekstran triangulon sur la horizontala mezurilo al nova loko.

Oni povas ankaŭ duoble alklaki ie ĉe la horizontala mezurilo, por ŝanĝi la krommarĝenojn en la dialogo Alineo.