Enmeti krucreferencojn
Krucreferencoj ebligas salti al specifaj tekstaj partoj kaj objektoj en unu dokumento. Referenco konsistas el celo kaj referenco enmetitaj kiel kampoj en la dokumento.
Objektoj kun titoloj kaj legosignoj estas uzeblaj kiel celoj.
Referenci tekston
Antaŭ ol enmeti krucreferencon, necesas specifi la celojn en la teksto.
Enmeti celon
-
Elektu la tekston uzotan kiel celon por la krucreferenco.
-
Elektu je Enmeti - Referenco.
-
En la listo
, elektu "Agordi referencon". -
Tajpu nomon por la celo en la kadro Nomo. La elektita teksto vidiĝos en la kadro Valoro.
-
Alklaku je
. La nomo de la celo aldoniĝas al la listo .
Lasu la dialogon malferma kaj daŭrigu al la sekva sekcio.
Por krei krucreferencon al celo
-
Metu la kursoron en la teksto kie vi volas enmeti krucreferencon.
-
Elektu je Enmeti - Krucreferenco por malfermi la dialogon, se ĝi ne estas jam malfermita.
-
En la listo Tipo, elektu je "Enmeti referencon".
-
En la listo Elektaĵo, elektu la celon krucreferencotan.
-
En la listo Enmeti referencon al, elektu la formaton por la krucreferenco. La formato agordas la tipon de informo vidigota kiel la krucreferenco. Ekzemple, "Referenco" enmetas la celan tekston, kaj "Paĝo" enmetas la paĝnumeron kie la celo lokiĝu. Por piednotoj enmetiĝos la numero de la piednoto.
-
Alklaku je Enmeti.
-
Alklaku Fermi kiam vi finis.
Krucreferenci objekton
Eblas krucreferenci plejajn objektojn en la dokumento, ekzemple, grafikaĵoj, desegnaj objektoj, OLE-objektoj, kaj tabeloj, kondiĉe ke ili havas apudskribon. Por doni titolon al objekto, elektu la objekton, kaj elektu menuerojn Enmeti - Apudskribo.
-
Alklaku la dokumenton tie, kie vi volas enmeti la referencon.
-
Elektu je Enmeti - Referenco.
-
En la listo Tipo, elektu la apudskriban kategorion de la objekto.
-
En la listo Elekti, elektu la apudskriban numeron de la objekto krucreferenciota.
-
En la listo Enmeti referencon al, elektu la formaton de la krucreferenco. La formato agordas la tipon de informo vidigota kiel la krucreferenco. Ekzemple, "Referenco" enmetas la apudskriban kategorion kaj apudskriban tekston de la objekto.
-
Alklaku je Enmeti.
-
Alklaku Fermi kiam vi finis.
Ĝisdatigi krucreferencojn
Por mane ĝisdatigi la krucreferencojn en dokumento, elektu menuerojn Iloj - Ĝisdatigi - Kampoj aŭ premu je F9.
Elektu je Vido - Kampaj nomoj por baskuli inter vidigi la referencajn nomojn kaj la referencan enhavon.