Protekti enhavon en LibreOffice Verkilo
Jen resumo de la diversaj metodoj protekti enhavon en LibreOffice-Verkilo kontraŭ ŝanĝo aŭ forigo.
Protekti sekciojn en LibreOffice-Verkilo
Iun sekcion de teksta dokumento de LibreOffice-Verkilo eblas protekti per malnepra pasvorto kontraŭ ŝanĝoj.
Enŝalti protekton
Protektota informo devas esti en sekcio. Por krei aŭ elekti sekcion:
-
Se la sekcio ne ekzistas: elektu la tekston, kaj elektu menuerojn
. -
Se la sekcio jam ekzistas: elektu menuerojn kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu .
Por enŝalti protekton
-
Se vi volas protekti la enhavon sen pasvorto, elektu la markobutonon Protekti sub kontraŭskriba protektado.
-
Se vi volas protekti per pasvorto, elektu markobutonojn Protekti kaj Per pasvorto kaj alklaku la butonon Pasvorto.... Enigu kaj konfirmu pasvorton almenaŭ kvinliteran.
Ŝanĝi protekton
elektu menuerojn kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu .
-
Se la protekto ne havas pasvorton, kaj vi volas uzi pasvorton, elektu la markobutonon Per pasvorto, alklaku la butonon Pasvorto, kaj enigu kaj konfirmu pasvorton almenaŭ kvinliteran.
-
Se la protekto havas pasvorton kaj vi volas vakigi ĝin, malmarku je Per pasvorto sub kontraŭskriba protektado kaj enigu la ĝustan pasvorton.
-
Se la sekcio estas protektita per pasvorto kaj vi volas ŝanĝi ĝin, alklaku la butonon Pasvorto en la fenestro Redakti sekciojn kaj enigu la ĝustan pasvorton dufoje.
Elŝalti protekton
elektu menuerojn kaj elektu la sekcion en la listo Sekcio, aŭ dekstre alklaku la sekcion en Navigilo kaj elektu .
-
Se la protekto ne havas pasvorton, elektu la markobutonon Protekti sub kontraŭskriba protektado.
-
Se la protekto havas pasvorton, malmarku je Protekti sub Kontraŭskriba protektado kaj enigu la ĝustan pasvorton.
Protekti ĉelojn en tabelo de LibreOffice-Verkilo
Vi povas protekti kontraŭ ŝanĝo la enhavon de unuopaj ĉeloj de teksta tabelo aŭ tutan tabelon de LibreOffice-Verkilo.
Enŝalti protekton
-
Por iu(j) ĉelo(j), metu la kursoron en ĉelon aŭ elektu bezonatajn ĉelojn. Elektu je
en la menubreto. -
Por tuta tabelo, elektu la tabelon, kaj elektu je
en la menubreto.
Elŝalti protekton
-
Metu la kursoron en la ĉelon aŭ en la elektitajn ĉelojn kaj elektu je
en la menua breto. -
Por tuta tabelo, dekstre alklaku en la tabelo en Navigilo, kaj elektu je Tabelo - Malprotekti ĉelojn en la kunteksta menuo aŭ elektu la tutan tabelon kaj elektu je en la menua breto.
Protekti enhavon en enhavotabeloj kaj indeksoj
Enhavotabeloj kaj indeksoj kreitaj aŭtomate en LibreOffice-Verkilo, aŭtomate protektiĝas kontraŭ neintencitaj ŝanĝoj.
Enŝalti protekton
-
Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo. Elektu je Protektita kontraŭ manaj ŝanĝoj en la langeto Tipo.
en la kunteksta menuo. Elektu je -
Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo en Navigilo kaj elektu menuerojn Indekso - Nurlega.
Elŝalti protekton
-
Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo. Elektu je Protektita kontraŭ manaj ŝanĝoj en la langeto Tipo.
en la kunteksta menuo. Malmarku je -
Dekstre alklaku en la indekso aŭ enhavotabelo en Navigilo kaj malmarku je Indekso - Nurlega.
Protekti kontraŭ ŝanĝoj la tutan LibreOffice-Verkilan dokumenton.
Vi povas protekti kontraŭ ŝanĝoj la enhavon de LibreOffice-Verkila dokumento kun iu el la jenaj dosierformatoj: .doc, .docx, .odt, .ott.
Por ebligi protekti la tutan dokumenton, iru al LibreOffice - PreferojIloj - Agordaĵoj - LibreOffice-Verkilo - Kongrueco kaj elektu Protekti formularon. Por malprotekti, malmarku ĝin.