Enmeti kaj forigi paĝajn stilojn
LibreOffice uzas paĝajn stilojn por specifi la aranĝon de paĝo, inkluzive la paĝan orientiĝon, fonon, marĝenojn, paĝokapojn, paĝopiedojn, kaj tekstajn kolumnojn. Por ŝanĝi la orientiĝon de unuopa paĝo en dokumento, necesas krei kaj apliki propran paĝan stilon al la paĝo.
Por agordi novan paĝan stilon
-
Elektu je
. -
Alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj.
-
En la listo de paĝaj stiloj, dekstre alklaku eron, kaj elektu je Nova.
-
En la langeto Organizilo, tajpu la nomon en la kadro Nomo.
-
Faru iun el la jenaj:
-
Por apliki la propran paĝan stilon al unuopa paĝo, elektu la aprioran paĝan stilon kiu estas uzata en via dokumento en la kadro Sekva stilo.
-
Por apliki la propran paĝan stilon al pli ol unu paĝo, elektu ĝian nomon en la kadro Sekva stilo. Por ĉesi uzi la stilon, enmetu permanan paĝan salton kaj atribuu al ĝi malsaman paĝan stilon.
-
Uzu la langetojn en la dialogo por agordi la aranĝon por la paĝa stilo, kaj tiam alklaku je Akcepti.
Por apliki paĝan stilon
-
Alklaku en la paĝo al kiu apliki la stilon.
-
Elektu menuerojn
, kaj alklaku la bildsimbolon . -
Duoble alklaku la nomon en la listo.
Por apliki paĝan stilon al nova paĝo
-
Alklaku en la dokumento tie, kie komenciĝu la nova paĝo.
-
Elektu menuerojn Enmeti - Mana salto.
-
Elektu je Paĝa salto.
-
En la kadro
, elektu la paĝan stilon aplikotan al la paĝo kiu sekvas la permanan salton. -
Alklaku je Akcepti.