Ŝanĝi paĝan orientiĝon

Ĉiuj paĝaj atributoj por tekstaj dokumentoj de Verkilo, ekzemple la orientiĝo de paĝo, estas agorditaj laŭ paĝa stilo. Apriore, nova dokumento uzas la paĝan stilon "Apriora" por ĉiuj paĝoj. Se vi malfermas ekzistantan tekstan dokumenton, eble diferencaj stiloj estas atribuitaj al diversaj paĝoj.

Gravas scii ke ŝanĝoj aplikitaj de vi al paĝa atributo influos nur paĝojn kiuj uzas la aktualan paĝan stilon. La aktuala paĝa stilo listiĝas en la statobreto ĉe la malsupra fenestra bordero.

Por ŝanĝi la paĝan orientiĝon por ĉiuj paĝoj

Se via teksta dokumento konsistas el nur paĝoj kun la sama paĝa stilo, vi povas rekte ŝanĝi la paĝajn atributojn:

  1. Elektu menuerojn Formato - Paĝo.

  2. Alklaku la langeton Paĝo.

  3. Sub Papera formato, elektu je “Vertikala” aŭ “Horizontala”.

  4. Alklaku je Akcepti.

Por ŝanĝi la paĝan orientiĝon nur por iuj paĝoj

LibreOffice uzas paĝajn stilojn por agordi la orientiĝon de la paĝoj en dokumento. Paĝaj stiloj agordas pliajn paĝajn atributojn, ekzemple paĝokapajn kaj paĝopiedajn marĝenojn.

Ĉe la fino de ĉi tiu helpopaĝo, ni detale diskutos la amplekson de paĝaj stiloj. Se vi ne certas pri la koncepto paĝa stilo, bonvolu legi la sekcion ĉe la fino de ĉi tiu paĝo.

Note Icon

Malkiel signaj stiloj aŭ alineaj stiloj, la paĝaj stiloj ne scias hierarĥion. Vi povas krei novan paĝan stilon bazitan sur la atributoj de ekzistanta paĝa stilo, sed kiam vi poste ŝanĝos la fontan stilon, la nova paĝa stilo ne aŭtomate heredos la ŝanĝojn.


Por ŝanĝi la paĝan orientiĝon por ĉiuj paĝoj kiuj havas la saman paĝan stilon, necesas al vi unue havi paĝan stilon, kaj tiam apliki tiun stilon:

  1. Elektu je Vido - Stiloj

  2. Alklaku la bildsimbolon Paĝaj stiloj.

  3. Dekstre alklaku paĝan stilon kaj elektu je Nova. La nova paĝa stilo unue ricevas ĉiujn atributojn de la elektita paĝa stilo.

  4. En la langeto Organizilo, tajpu la nomon por la paĝa stilo en la kadro Nomo, ekzemple, "Mia horizontala".

  5. En la kadro Sekva stilo, elektu la paĝan stilon aplikotan al la sekva paĝo kiu sekvas paĝon kun la nova stilo. Legu la sekcion pri la amplekso de paĝaj stiloj ĉe la fino de ĉi tiu helpopaĝo.

  6. Alklaku la langeton Paĝo.

  7. Sub Papera formato, elektu je “Vertikala” aŭ “Horizontala”.

  8. Alklaku je Akcepti.

Vi nun estas agordinta propran paĝan stilon kun la nomo "Mia Horizontala". Por apliki la novan stilon, duoble alklaku la paĝan stilon "Mia Horizontala" en la fenestro Stiloj. Ŝanĝiĝos ĉiuj paĝoj en la aktuala amplekso de paĝaj stiloj. Se vi agordis la "sekvan stilon" esti malasama stilo, ŝanĝiĝos nur la unua paĝo de la aktuala amplekso de paĝaj stiloj.

La amplekso de paĝaj stiloj

Vi devus atenti la amplekson de paĝaj stiloj en LibreOffice. Kiujn paĝojn de via teksta dokumento influas redaktado de paĝa stilo?

Unupaĝaj stiloj

Eblas agordi paĝan stilon etendi nur unu paĝon. La stilo "Unua Paĝo" estas ekzemplo. Vi agordas tiun atributon difinante alian paĝan stilon esti la "sekva stilo", en la langeto Formato - Paĝo - Organizilo

Unu paĝon longa stilo etendas de la malsupra bordero de la aktuala paĝa stilo ĝis la sekva paĝa salto. La sekva paĝa salto aperas aŭtomate kiam la teksto fluas en la sekvan paĝon, kiu iam nomiĝas "eventuala paĝosalto". Aŭ vi povas enigi permanan paĝosalton.

Por enmeti permanan paĝosalton ĉe la kursora pozicio, premu je Stir+Enigi aŭ elektu je Enmeti - Permana salto kaj klaku al Akcepti.

Permane agordita amplekso de paĝa stilo

La paĝa stilo “Apriora” ne difinas malsaman "sekvan stilon" en la langeto Formato - Paĝo - Organizilo. Anstataŭe, ĝi difinas la "sekvan stilon" esti ankaŭ "Apriora". Ĉiuj paĝaj stiloj sekvataj de la sama paĝa stilo, povas etendi plurajn paĝojn. La malsupra kaj supra borderoj de la paĝa stilamplekso difiniĝas laŭ "paĝaj saltoj kun stilo". Ĉiuj paĝoj inter du "paĝaj saltoj kun stilo" uzas la saman paĝan stilon.

Vi povas enmeti "paĝan salton kun stilo" ĉe la kursora pozicio. Aŭ, vi povas apliki la atributon "paĝan salton kun stilo" al alineo aŭ al alinea stilo.

Faru iun el la jenaj komandoj:

Pri paĝokapoj kaj paĝopiedoj

Krei paĝan stilon bazitan sur la aktuala paĝo.

Enmeti ĉapitran nomon kaj numeron en paĝokapon aŭ paĝopiedon.

Formati paĝokapojn aŭ paĝopiedojn