Paĝaj numeroj

En Verkilo, paĝa numero estas kampo, kiun oni povas enmeti en la tekston.

Por enmeti paĝnumerojn

Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Paĝa numero por enmeti paĝan numeron ĉe la aktuala kursora pozicio.

Tip Icon

Se vi vidas la tekston "Paĝa numero" anstataŭ la numero, elektu menuerojn Vidigi - Kampaj nomoj.


Tamen, la pozicio de tiuj kampoj ŝanĝiĝos kiam oni enmetas aŭ forigas tekston. Do estas plej bone enmeti la paĝnumeran kampon en paĝokapon aŭ paĝopiedon kiu havos la saman pozicion kaj kiu ripetiĝos en ĉiu paĝo.

Elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝokapo - (nomo de paĝa stilo)Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo - (nomo de paĝa stilo) por aldoni paĝokapon aŭ paĝopiedon al ĉiuj paĝoj kun la aktuala paĝa stilo.

Por komenci per difinita paĝonumero

Nun vi deziras pluan regadon de paĝaj numeroj. Vi verkas tekstan dokumenton kiu devus komenciĝi ĉe paĝa numero 12.

  1. Alklaku en la unua alineo de la dokumento.

  2. Elektu menuerojn Formato - Alineo - Teksta fluo.

  3. En la areo Saltoj, ŝaltu al Enmeti. Ŝaltu al Kun paĝa stilo nur por povi agordi la novan Paĝan numeron. Alklaku je Akcepti.

Note Icon

La nova paĝa numero estas atributo de la unua alineo de la paĝo.


Por formati la paĝnumeran stilon

Se vi deziras romajn paĝajn numerojn, do i, ii, iii, iv, ktp.

  1. Duoble alklaku ĝuste antaŭ la paĝonumera kampo. La dialogo Redakti kampojn aperos.

  2. Elektu numeran formaton kaj alklaku je Akcepti.

Uzo de diversaj paĝnumeradaj stiloj

Se vi bezonas iujn paĝojn kun la romnumeran stilon, sekvataj de la restantaj paĝoj laŭ alia stilo.

En Verkilo, vi bezonos diversajn paĝajn stilojn. La unua paĝa stilo havas paĝopiedon kun paĝnumera kampo formatita por romiaj numeroj. La sekva paĝa stilo havas paĝopiedon kun paĝnumera kampo formatita en alia aspekto.

Ambaŭ paĝaj stiloj estu disigitaj per paĝa salto. En Verkilo, vi povas havi aŭtomatajn paĝosaltojn kaj mane enmetitajn paĝosaltojn.

La plejbona metodo dependas de via dokumento: ĉu uzi mane enmetitan paĝosalton inter paĝaj stiloj, aŭ uzi aŭtomatan ŝanĝon. Se vi bezonas nur unu titolan paĝon kun malsaman stilon ol en aliaj paĝoj, vi povas uzi la aŭtomatan metodon:

Por apliki alian paĝostilon al la unua paĝo

  1. Alklaku en la unua paĝo de la dokumento.

  2. Elektu je Vido - Stiloj

  3. En la fenestro Stiloj, alklaku la bildsimbolon Paĝaj Stiloj.

  4. Duble alklaku la stilon "Unua Paĝo".

Tiam la unua paĝo havos la stilon "Unua Paĝo", kaj la sekvaj paĝoj aŭtomate havos la "aprioran" stilon.

Vi povas nun ekzemple enmeti paĝopiedon nur por la "Apriora" paĝa stilo, aŭ enmeti paĝopiedojn en ambaŭ paĝaj stiloj, sed kun malsame formatitaj paĝnumeraj kampoj.

Por apliki mane enmetitan paĝostilan ŝanĝon

  1. Alklaku ĉe la komenco de la unua alineo en la paĝo kie malsama paĝa stilo estas aplikota.

  2. Elektu menuerojn Enmeti - Mana salto. Vidiĝos la dialogo Enmeti salton.

  3. En la listilo Stilo, elektu paĝan stilon. Vi povas ankaŭ agordi novan paĝnumeron. Alklaku je Akcepti.

La elektita paĝa stilo estos uzata ek de la aktuala alineo ĝis la sekva paĝosalto kun stilo. Eble necesos unue krei la novan paĝan stilon.

Enmeti paĝajn numerojn en paĝopiedojn

Pri paĝokapoj kaj paĝopiedoj

Alternantaj paĝaj stiloj ĉe paraj kaj malparaj paĝoj

Krei paĝan stilon bazitan sur la aktuala paĝo.

Enmeti ĉapitran nomon kaj numeron en paĝokapon aŭ paĝopiedon.

Formati paĝokapojn aŭ paĝopiedojn