Modifi numeradon en numera listo
Eblas forigi la numeradon de alineo en numera listo aŭ ŝanĝi la numeron ĉe kiu la listo komenciĝas.
Por numeritaj titoloj, uzu la menuan komandon Iloj - Ĉapitra numerado por agordi numeradon al alinea stilo. Ne uzu la bildsimbolon en la ilbreto Formato.
Por forigi la numeron el alineo en numerita listo.
-
Alklaku antaŭ la unua signo de la alineo de kiu la numerado estas forigota.
-
Faru iun el la jenaj:
-
Por forigi la numeron, konservante la krommarĝenon de la alineo, premu la retropaŝan klavon.
-
Por forigi la numeron kaj la krommarĝenon de alineo, alklaku la bildsimbolon Numerado ek/for en la breto Formatado. Se vi konservas la dokumenton en HTML-formato, aparta numerita listo kreiĝos por la numeritaj alineoj kiuj sekvos la aktualan alineon.
Por ŝanĝi la numeron per kiu numerita listo komencas
-
Alklaku ie en la numerada listo.
-
Elektu menuerojn Formato - Buloj kaj nombroj, kaj alklaku la langeton Agordoj
-
Enigu la numeron per kiu la listo komencu en la kadro
. -
Alklaku je Akcepti.