Enmeti liniajn numerojn
LibreOffice povas enmeti liniajn numerojn en tuta dokumento aŭ en elektitaj alineoj en la dokumento. Liniaj numeroj enmetiĝas kiam oni presigas dokumenton. Oni povas specifi la lininumeran intervalon, la komencan linian numeron, kaj ĉu enkalkuli vakajn liniojn aŭ liniojn en kadroj. Eblas ankaŭ enmeti disigilon inter liniaj numeroj.
Liniaj numeroj ne disponiĝas en HTML-formato.
Por enmeti lininombrojn al tuta dokumento
-
Elektu menuerojn Iloj - Linia Numerado.
-
Elektu je Vidigi numeradon, kaj tiam agordi laŭbezone.
-
Alklaku je Akcepti.
Por enmeti lininombrojn al specifaj alineoj
-
Elektu menuerojn Iloj - Linia Numerado.
-
Elektu je Vidigi numeradon.
-
Premu je Komando+TF11 por malfermi la fenestron Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Alineaj stiloj.
-
Dekstre klaku al la "Apriora" alinea stilo kaj elektu je Modifi.
Ĉiuj alineaj stiloj estas bazitaj sur la "Apriora" stilo.
-
Alklaku la langeton Skemo kaj numerado.
-
En la kampo
, malmarku la butonon . -
Alklaku je Akcepti.
-
Elektu la alineon kie enmeti la liniajn numerojn.
-
Elektu je
, kaj alklaku la langeton . -
Elektu je Inkluzivi ĉi tiun alineon en linia numerado.
-
Alklaku je Akcepti.
Eblas krei alineajn stilon kiu inkluzivas linian numeradon, kaj apliki ĝin al la alineoj en kiujn enmeti la numerojn.
Por agordi la komencan linian nombron
-
Alklaku en alineo.
-
Elektu je
, kaj alklaku la langeton . -
Elektu la markobutonon
-
Elektu la markobutonon
-
Enigu linian nombron en la kadron
-
Alklaku je Akcepti.